Franz Jonas

Franz Jonas
Persona informo
Franz Josef Jonas
Naskonomo Franz Josef Jonas
Naskiĝo 4-an de oktobro 1899 (1899-10-04)
en Floridsdorf
Morto 24-an de aprilo 1974 (1974-04-24) (74-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Esperantogermana vd
Ŝtataneco Cislajtio
Aŭstrio
Nazia Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Josef Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Katharina Rokos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Rudolf Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margarete Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo proofreader (en) Traduki (1919–1932)
kompostisto
politikisto
book printer (en) Traduki
esperantisto
komercisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz JONAS [franc jonas] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1899 en Vieno - mortis la 24-an de aprilo 1974) estis prezidento de Aŭstrio kaj esperantisto.

Franz Jonas
Persona informo
Naskonomo Franz Josef Jonas
Naskiĝo 4-an de oktobro 1899 (1899-10-04)
en Floridsdorf
Morto 24-an de aprilo 1974 (1974-04-24) (74-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Cislajtio
Aŭstrio
Nazia Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Josef Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Katharina Rokos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Rudolf Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Margarete Jonas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo proofreader (en) Traduki (1919–1932)
kompostisto
politikisto
book printer (en) Traduki
esperantisto
komercisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis de ĉeĥa deveno. Lia patro Josef Jonáš estis agrokultura laboristo, kiu en 1895 foriris el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava, ekloĝis en Floridsdorf, kiu en 1905 fariĝis parto de Vieno. Li laboris en ŝraŭbejo ĉe la konstruado de kluzo apud Nussdorf. Li edziĝis al Kateřina Rokosová, samlandanino el Pavlov apud Třešť.

Nedatita dankokarto presita en Esperanto, subskribita kaj sendita de Jonas al tiuj, kiuj sendis salutojn pro lia prezidentiĝo.

Franz Jonas naskiĝis kiel kvara el entute ok infanoj de simpla laborista familio. Li lernis la metion de kompostisto kaj poste vastigis siajn sciojn en popola altlernejo kaj en la laborista altlernejo de Döbling.

Reveninte el la milito, Franz Jonas denove eklaboris kiel kompostisto en la presejo, en kiu li lernis sian metion, kaj en 1924 li estis promociita al korektisto. En danckurso en 1920, li renkontis dancpartnerinon, Margarete Towarek (1898–1976), kiu iĝis plej grava persono en lia vivo. Spertante, ke ili havas similajn ŝatokupojn, ili geedziĝis en decembro 1922.

La Internacian Lingvon li eklernis en 1922 kaj tuj la sekvantan jaron sukcese trapasis la instruistan ekzamenon por poste gvidi multajn vesperajn kursojn. Kiel sekretario de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) kaj dum kelkaj jaroj la ĉefa aktivulo de la forta laborista Esperanto-movado en Aŭstrio, li kunorganizis la 5-an SAT-Kongreson (1925) en Vieno; ekde 1926 Jonas estis ankaŭ la administranto de la revuo La Socialisto - organo de ALLE - en kiu aperis multaj liaj artikoloj. Ĉiam skeptika pri la idearo kaj organiza strukturo de SAT, li estis la iniciatinto de la fondo de "Internacio de Socialistaj Esperantistoj" en 1933, kies vicgvidanto li fariĝis. Tiu organizaĵo apenaŭ povis efike ekagi, ĉar ĝia ĉefa kolono, ALLE, kun preskaŭ 2 000 membroj komence de 1934 (kompare la neŭtrala E-o movado en Aŭstrio havis nur 500 anojn tiam) , estis en marto 1934 malpermesita kune kun ĉiuj aliaj laboristaj asocioj (vidu Aŭstrofaŝismo). Jonas fuĝis al Ĉeĥoslovakio, riskis reveni post kelkaj monatoj kaj estis arestita; pro manko de pruvmaterialo li estis liberigita post 14 monatoj.

La vera politika kariero de Franz Jonas komenciĝis nur en 1948, kiam li iĝis urba konsilanto pri nutraĵ-problemoj. En 1951 li elektiĝis kiel urbestro de Vieno, kaj en 1965 kiel Federacia Prezidento; en 1971 li estis reelektita kun dua sesjara mandato, fariĝante tiel la plej longe oficanta aŭstria Prezidento. Jonas ĝuis grandajn reputacion kaj respekton pro sia varmkora karaktero, modesteco kaj diligento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search